2010-11-12
La 10-an de novembro en la Popola Halo de Pekino ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun brita ĉefministro David Cameron. La du flankoj diskutis pri fortigo de kunlaboroj pri novaj energioj, materialoj, energio-ŝparado, medioproteko, pint-fabrik-industrio kaj disvastigo de kunlaborado en internaciaj aferoj kaj pri altigo de reciproka politika konfido.
Hu Jintao kaj David Cameron interŝanĝis ankaŭ opiniojn pri la okazonta Pintkunveno de G20 kaj komune atentataj problemoj internaciaj kaj regionaj.
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji |