2010-11-12 de YI REN
La 31-a de oktobro estas la dato de fermiĝo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME). Tamen neniel malkreskis la entuziasmo de homoj viziti ŜME.
Vizitantoj: kune pasigi belan momenton
Je la 8-a horo de la 31-a de oktobro, pli-ol-70-jaraj geedzoj Gong Linsheng kaj Zhu Huijuan venis al la enirejo de la ĝardeno de ŜME por ĝin viziti.
Tio estas ilia kvina vizito al la ĝardeno. Tamen por ili la ĉi-foja havas malsaman signifon kiel ili diris: "Hodiaǔ fermiĝos ŜME, ni ne volas preterpasi la belan momenton kaj aĉetis biletojn por viziti. Estiel ĉinoj, ni tre fieras pro okazigo de la Monda Ekspozicio en Ŝanhajo."
 Geedzoj Gong Linsheng kaj Zhu Huijuan en la ĝardeno de ŜME |
Ili diris al mi, ke ili jam vizitis 40 pavilonojn, inter kiuj la Ĉina Pavilono plej plaĉas al ili.
Tiutage ili vizitis la Komunan Pavilonon de Provincoj, Regionoj kaj Municipoj de Ĉinio kaj la Komunan Pavilonon de Afriko, kaj "surmetis 40 stampojn".
Krom la geedzoj ankaǔ multaj aliaj vizitantoj venis al la ĝardeno por ĝui la lastan momenton de ŜME.
34-jara projektisto Zhou Kexin veturis de Hangzhou al la ĝardeno de ŜME. Li aĉetis en la pavilono "Ni estas en la Mondo" tri malaltkarbonajn transportajn kartojn. Estas neatendite, ke li fariĝis la dek-mil-a partoprenanto de karbo-neǔtrigo kaj pro tio la pavilono donis al li koncernan ateston kaj donacon, kiuj fariĝos eternaj memoraĵoj al li donitaj de ŜME.
Geedzoj Lu Weihong el Dongyang de Zhejiang-provinco vizitis la ĝardenon de ŜME du fojojn. Hodiaǔ ili kaj ilia 7-jara nepino venis por fari lastan viziton antaǔ fermo de ŜME. Kvankam sur la Azia Placo jam kolektiĝis amaso da homoj spektantaj prezenton, tamen ili ankoraǔ haltis kaj rigardis tirlongigante sian kolon. La avo eĉ metis sian nepinon sur sian ŝultron por ke ŝi bone vidu.
Amikiĝi en pavilonoj
Jam estis la 22-a horo kaj fermiĝis ĉiuj pavilonoj en la ĝardeno de ŜME. Tamen oni ankoraǔ povis aǔdi kantojn el la Singapura Pavilono, kiuj akompanis la vizitantojn elirantajn el la pavilono. De la 30-a de oktobro superklasaj muzikistoj kaj famaj orkestroj faris prezentadon en la pavilono. Krome oni okazigis tie montradon de pentraĵoj el maltozo, papereltondaĵoj kaj gravuro de sigeliloj. Ĉe la enirejo de la pavilono staras ora dezirarbo, sur kiu oni povas pendi papereton kun sia deziro. Laboranto de la pavilono diris: "Post fermo de ŜME ni portos la paperetojn al Singapuro kiel memoraĵoj."
 Ceremonio por estingi lumilojn en la Taiwan-a Pavilono |
En la Taiwan-a Pavilono rigardate de vizitantoj estis malŝaltataj la lumiloj, kiuj simbolas monton, riveron kaj spiriton, kaj brilis 184 tagojn.
En la Ĉilia Pavilono ĝoje renkontiĝis laborantoj. Je la 17-a horo la pavilono estis fermita por doni la lastan momenton de ŜME al la multe kontribuantaj laborantoj de la pavilono.
 Ĉilia Pavilono en nokto antaǔ fermo de ŜME |
En la pasintaj ses monatoj ĉinaj kaj ĉiliaj laborantoj haivigis al si profundan amikecon. Li Bo, ŝanhaja studento servinta en la Ĉilia Pavilono, skribis sur la libro donacata al ĉilia Meguel: "Laborinte 3 monatojn en la Ĉilia Pavilono mi konis vin. Memoru, ke en la fora Ĉinio estas sincera amiko, kiu benas vin." En la fino de sia teksto li skribis en la hispana lingvo "Mi amas vin".
En la Ĉilia Pavilono ĉirkaǔbrakado kaj kisado fariĝis plej populara "lingvo". Multaj ĉinaj studentoj kaj ĉiliaj amikoj reciproke adiaǔis kaj ŝanĝis korespondajn adresojn por teni komunikadon.
En la noktomezo la kanto "Adiaǔo" resonis en la ĝardeno de ŜME.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|