2010-11-15 Apenaŭ finiĝis la administraj laboroj de la lasta, tre sukcesa brazila sekcio, kie trapasis la ekzamenon 33 kandidatoj en tri niveloj, ni jam prepariĝas al la du sekvaj sesioj.
La unua okazos la 30an de decembro paralele en du urboj de Germanio; dum la aranĝoj Novjaraj Renkontiĝoj (en Saarbrücken) kaj Internacia Festivalo (Nördlingen).
La 12an de februaro ni okazigos sesion en Roterdamo (Nederlando), ĉefe por la dungitoj de la Centra Oficejo, sed estas bonvenaj ajnaj aliaj kandidatoj.
Detalajn informojn (klarigojn, specimenojn, statistikojn, regularon) pri la ekzamenoj vi trovas sur la koncernaj pagoj de edukado http://www.edukado.net/ekzamenoj/ker.net.
La aliĝilon vi povas elŝuti ankaŭ ci tie http://www.edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj.
Ni atentigas vin, ke la indikitaj prezoj iom altiĝos en la sekva jaro, sed tiuj, kiuj aliĝos ĝis la 31a de decembro 2010 al ajna sesio, anocinta sur la eventopaĝo, pagas ankoraŭ la ĉi-jaran ekzamenkotizon.
Por pliaj informoj turnu vin al la organizantoj, je la adreso katalin@ikso.net.
(el http://www.edukado.net)
Redaktoro: Niu Xueqin
|