2010-11-15
 Vizitantoj en la Ĉina Ekspozicio de Komunikada Industrio |
De la 12-a ĝis la 14-a de novembro Ĉina Ekspozicio de Komunikada Industrio 2010 kun la temo “La Monda Ekspozicio neforgesebla kaj la komunikado admirinda” okazis en la Ŝanhaja Ekspozicia Centro. La ekspozicio konsistas el 3 partoj, kiuj estas “neforgeseblaj scenoj”, “ĉarmaj novaj amaskomunikiloj”, “imago post la Monda Ekspozocio”. Per tekstoj, bildoj, objektoj, multmediaj prezentoj kaj aliaj formoj ĝi montris riĉajn fruktojn de la ŝanhaja ĵurnalismo kaj elstarajn laborojn de Xinhua-Novaĵ-agentejo, la Popola Ĵurnalo, Guangming-Ĵurnalo, Ekonomia Ĵurnalo kaj aliaj centraj novaĵ-agentejoj en raportado de la Monda Ekspozicio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Jin Chenxi |