2010-11-15
 Hun Jintao en la 18-a NKGAPEK |
Posttagmeze de la 14-a de novembro ĉina prezidanto Hu Jintao revenis al Ĉinio post fermo de la 18-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) okazinta en Jokohamo, Japanio.
La 2-taga konferenco kun la temo “Reformado kaj agado” diskutis ĉefe pri unuigo de regiona ekonomio, strategio de ekonomia disvolvo, homa sekureco, ekzameno de Bogor-celoj, estonta disvolviĝo de APEK, kunlaboro en la kampo de ekonomia teknologio, la Doha Ronda Intertraktado pri la Monda Komerco, ktp.
En la konferenco Hu Jintao faris paroladon kun la temo “Profundigi reciprok-utilan kunlaboron kaj realigi kunan disvolviĝon”. Ankaŭ en la Pinta Konferenco de Gvidantoj el la Industria kaj Komerca Kampoj de APEK okazinta en la 13-a de novembro li faris la paroladon kun la titolo “Kune disvolviĝu kaj kune ĝuu la prosperon”.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|