Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Modelaj laboristoj vizitis Ŝanhajan Mondan Ekspozicion (ŜME)
2010-11-15

De SHEN ERMO

 


Labormodeloj Zhang Yunquan, Xing Yanzi kaj Ding Xiaobing (de maldekstre dekstren) en la ĝardeno de ŜME.

 

    Sur ordinaraj laborpostenoj ili faris neordinarajn aferojn, kaj ili verkis rakontojn, kiuj kortuŝas Ĉinion... Post publika juĝado estis elektitaj cent personoj, kiuj faris elstarajn kontribuojn por fondiĝo de la nova Ĉinio kaj cent personoj, kiuj kortuŝis Ĉinion post ĝia fondiĝo. El ili 16 vizitis ŜME en la komenco de oktobro.

 

    Xing Yanzi, labormodelo de kamparana deveno, diris: "Ĉinio realigis sian centjaran revon por gastigi mondan ekspozicion, kaj mi estas feliĉa, ĉar mi povas vastigi miajn sciojn kaj fari lernadon en ŜME." Ŝi estis plurfoje akceptita de prezidanto Mao Zedong kaj ĉefministro Zhou Enlai. Rememorante la historion de la nova Ĉinio en la pasintaj jardekoj, kun larmoj en la okuloj Xing emocie diris: "Nia lando prosperas kaj gastigo de ŜME instigas la ĉinan popolon diligente labori por fari la patrion pli potenca. Mi devas plue ludi mian rolon, instrui miajn gefilojn por ke ili pli bone servu al la socio."

 

    Ding Xiaobing, servanta kiel politika komisaro de iu departemento de ĉina armita polico, diris: "Pompa kaj kolora ŜME skuis min. Ĝi enkorpigis mondajn ekonomion, kulturon kaj socian disvolviĝon, kaj montras, ke Ĉinio je pli malferma sinteno kununuiĝas kun la mondo." Li diris: "Mia antaŭa trupo servas nun por la sekureco en ŜME, kaj mi mem laboros por la sekureco de la azia sportkunveno. Rapida disvolviĝo de la patrujo levas pli altan postulon al la armeoj, kaj la ĉinaj armeoj respondecas por protekti la ekonomian konstruadon de la ŝtato, kontraŭ eventulaj eventoj kaj naturaj katastrofoj, kaj ili devas altigi kapablon por plenumi pli da taskoj." Vizitantoj en ŜME vidinte, ke la reprezentantoj portantaj medalojn, iris al ili por foti kun ili. La vizitantoj levis la dikfingron kaj diris: "Vi estas la merituloj de la patrolando! Vi estas herooj." Kaj la reprezentantoj diris, ke ili devas lerni dum la tuta vivo.

 

    Pavilono de ŜAIK-ĜM (Ŝanhaja Aŭtomata Industria Kompanio kaj Ĝenerala Motoro) montras al vizitantoj la oportunecon de la venontaj veturiloj. Dou Tiecheng, supera inĝeniero de la unua kompanio de la ĉinaj fervojoj, diris: "Veturado fariĝas pli kaj pli facila, pro tio, koroj proksimiĝas. La trafika sistemo de Ĉinio estas pli kaj pli disvolviĝinta, kaj ofte videblas la kontruado de altrapida fervojo, kio montras la amplekan leviĝon de la kapablo de la ĉina fervojo. En konstruo de vojbazoj, pontoj, fabrikado de elektraj aŭtoj kaj informa konstruado aperas impeta disvolviĝo."

 

    Fang Hongxiao, vicestro de taĉmento sub la Yunnan-a armita polico, post vizito al Pavilono de Informado kaj Komunikado, diris: "Komunikado estas niaj okuloj kaj oreloj. En batalo kontraŭ narkotaĵoj ni dependis antaŭe ĉefe de homoj, sed nun de scieno kaj teknologio. Narkotaĵoj kaj aliaj malpermesitaj objektoj estas tuj malkaŝitaj post maŝino-ekzameno.

 

    "Estas malfacile por ni disvolviĝanta lando gastigi mondan ekspozicion," diris Xu Hu, kiu naskiĝis en la tago, kiam fondiĝis la nova Ĉinio. Li diris: "En la pasintaj pli ol 60 jaroj mi kreskis kun la nova Ĉinio kaj atestas historion de la nova Ĉinio, kaj nun ni jam akiris multe da atingoj. En la futuro ni devas diligente labori. Mi deziras bone repagi la socion en mia vivo!"

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng