Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La de mi multe ŝatataj pavilonoj de ŜME
2010-11-16

Redaktita de Su Yijun

 

    La 148-taga ŜME de 2010 metis sian punkton. Ĉiuj vizitantoj al ŜME havis siajn proprajn sperton kaj opinion pri ĝi, kiu lasis per diverslandaj apartaj kulturoj brilan kaj neforgeseblan impreson al la vizitantoj.

 


Vizaĝe al la Ĉina Pavilono

 

    Mi kredas, ke tio, pri kio oni parolas multe, estas sendube brileco kaj mirindaĵoj montritaj de diverslandaj pavilonoj, eksponejoj kaj frandaĵoj kun apartaj trajtoj. Min profunde impresis multaj pavilonoj de ŜME, kaj mi volus rememori kune kun legantoj mian pasion al la Ĉina Pavilono kaj la Saudi-Arabia.

 

    Pri la Ĉina Pavilono

 


La pentraĵo “Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo” projekciita sur la muro (Foto de Su Yijun) 

 

    La Ĉina Pavilono de ŜME, el tri eksponejoj “Orientaj spuroj”, “Serĉa vojaĝo” kaj “Malaltkarbona agado”, prenis saĝecon de la ĉina nacio en urbo-disvolviĝo kiel sian temon. Ĝi permesis al la vizitantoj dum serĉado rimarki kaj kompreni saĝon de la ĉina nacio en urbo-disvolviĝo. La unua ekspona areo de la pavilono estis la eksponejo sur la tria etaĝo en alteco de 49 metroj. La vizitantoj tie rigardis unue la ŝtatnivelan trezoron -- la pentraĵo “Scenoj ĉe Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo” projekciita sur la muro de la eksponejo. Ĝi, kun alteco de 6.3 metroj kaj longeco de pli ol 130 metroj, estas 30-oble pli granda ol la originala pentraĵo, kaj la scenoj sur la pentraĵo estas movitaj dank’ al altscienca teknologio.

 


Projekcio de la filmo “Printempa rakonto” (Foto de Su Yijun) 

 

    Tie troviĝis ankaŭ 8-minuta filmo “Printempa rakonto”, kiu montras procedon de la ĉina urbigo en la pasintaj 30 jaroj. 

 

    La dua ekspona areo de la pavilono nomiĝis “Spertejo de serĉa vojaĝo”. Tie la vizitantoj povis fari viziton per traka veturilo. Ŝtonponto, arkaĵo kaj ĝardeno ĉiuj portis proprajn trajtojn de la ĉinaj konstruaĵoj kaj prezentis miljaran evoluon de ĉinaj urboj.

 

    La tria ekspona areo “Malaltakarbono, agado kaj funkcio” montris la orientan saĝon de Ĉinio en solvo pri fuelo-ŝparado kaj redukto de ellasaĵoj.

 

    Mi kredas, ke same kiel mi la aliaj vizitantoj al la Ĉina Pavilono estis profunde impresitaj de aparta ĉarmo de la naciaj scienco kaj teknologio.

 

    Pri la Saudi-Arabia Pavilono

 


Granda ekrano-4D en la Saudi-Arabia Pavilono 

 

    Dum ŜME la Saudi-Arabia Pavilono estis ĉiam multe ŝatata de la vizitantoj. Ĝi havis belan kromnomon “Luna ŝipo” kun la signifo, ke Saudi-Arabio kun bonaŭguraĵo venis al Ĉinio kaj gaje kuniĝis kun aliaj landoj en Ŝanhajo.

 

    La Saudi-Arabia Pavilono portis jenajn trajtojn:

 

    Unue, sur ĝia tegmento floris daktilopalmoj, marka planto sur dezerto, kiuj nutris saudi-arabojn en miloj da jaroj. Ĉie kie en Saudi-Arabio kreskas daktilopalmoj, prosperas vilaĝoj kaj urboj, kaj la saudi-araboj havas profundan amon al la daktilopalmoj. Krome, daktilopalmoj longvivaj kaj abunde frukto-donaj simbolas longan historion de la amika interkomunikado inter Ĉinio kaj Saudi-Arabio kaj la intiman kunlaboron de la du popoloj.

 

    Due, en la pavilono funkciis tridimensia filmejo, la plej granda de la mondo, kun la areo de 1600 kvadrataj metroj. La ekrano estas en formo de globo kaj la vizitantoj ĉirkaŭitaj de la ekrano povis laŭvole iri kaj reiri en ringa koridoro aŭ stari sur la tiea transporta rimeno malrapide moviĝanta. La vizitantoj kvazaŭ sin trovis en mistera dezerto, spertis flugadon kaj plonĝadon sekve de ŝanĝiĝo de bildoj antaŭ la okuloj.

 

    Trie, en la pavilono troviĝis la tendo-urbo Mina de Mekko, farita je 1:1 laŭ la reala tendo-urbo. Mekko de Saudi-Arabio mondfamas kiel sankta urbo de Islamo, al la loko pilgrimas multnombraj piuloj, sed tre malmultaj el ili povas tranokti en hoteloj en la urbo. Por ke la giganta pilgrimanto-fluo havu pli bonan loĝkondiĉon, la saudi-arabia registaro asignis grandan sumon da mono por konstrui en la montvalo Mina de Mekko tendo-urbon konsistantan el 40 mil grandaj tendoj, kiuj povas akcepti samtempe milionojn da homoj, t.e. la tendo-urbo Mina, la plej granda en la mondo.

 


La Saudi-Arabia Pavilono (Foto de Su Yijun) 

 

    La Saudi-Arabia Pavilono manifestis per altscienc-teknologiaj eksponaĵoj la deziron de Saudi-Arabio por strebado al la epoko, ĝiajn spiriton de ekspluatado kaj kreivan ideologion.

 

    Kvankam ŜME jam finiĝis, tamen ĝi restos en la koro de ĉiuj vizitantoj, mi pensas.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng