2010-11-16
 Vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Kongreso Lu Yongxiang donas premion al la gajnanto de la ora premio pri desegno de ekstera aspekto. |
Antaŭ kelkaj tagoj, la 12-a Premi-dona Kunveno de Ĉinaj Patentaj Premioj okazis en Pekino. 15 inventoj kaj novtipaj praktikaj patentoj gajnis orajn premiojn. Alie, 179 inventoj kaj novtipaj praktikaj patentoj gajnis eminentajn premiojn. Interalie estas patentoj pri elektrona komunikado, mekanika produktado, medicina esplorado kaj aliaj kampoj.
Ĉina patenta premio estas okazigata de Ĉina Ŝtata Buroo pri Rajto de Intelektaj Proprietoj kaj Monda Organizo pri Rajto de Intelektaj Proprietoj kune. De post 1989, kiam la naskiĝis la buroo, sume 160 oraj premioj estis donitaj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Jin Chenxi |