Finiĝis konstruado de la ekspresa fervojo inter Pekino kaj Ŝanhajo
2010-11-16
La lasta fervoja trako estas metita.
Antaŭtagmeze de la 15-a de novembro finiĝis metado de la fervojaj trakoj de la ekspresa fervojo inter Pekino kaj Ŝanhajo. Sekvos instalado de elektroprovizado, komunikado, elektroenergia sistemo, signaloj, staciodomoj kaj komenciĝos komunaj kontrolado kaj provado de la tuta fervojo.