2010-11-17
 Post la intervidiĝo, la ministroj de eksteraj aferoj de la 3 landoj kune intervidiĝas kun raportistoj. |
En la 15-a de novembro, okazis en Wuhan la 10-a intervidiĝo inter ĉina, rusa kaj hinda ministroj de eksteraj aferoj. Ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi, rusa eksterafera ministro Lavrov kaj hinda eksterafera ministro Krishna atingis gravan komunan komprenon pri profundigo de kunlaboroj inter la 3 flankoj kaj decidis, ke la venonta intervidiĝo okazos en Rusio en 2011.
Post la intervidiĝo la ministroj de la 3 landoj publikigis “Komunan Komunikaĵon de la 10-a Intervidiĝo inter Ministroj de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, Rusio kaj Hindio” kaj kune intervidiĝis kun raportistoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Jin Chenxi |