Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
VERDE? NE, SED VERDA! - kaj Esperanto!
2010-11-17

 

    Landa hungaria nutraĵvendeja ĉeno Spar anoncis konkurson, en kiu oni povis gajni diversajn premiojn, se ili alsendas etikedojn de mineralakvaj boteloj de speco "Verde".

 

    Faris tion ankaŭ s-ano Ódor György (malnova esperantisto en la urbo Zalaegerszeg), kaj pere de bona fortuno li gajnis la ĉefpremion, aŭtomobilon Fiat Punto.

 

    Dum la ricevo de la premio, kaj dum la fotado li portis nigran T-ĉemizon kun okulfrapa surskribo "ESPERANTO", do tiu vorto nun aperas en bone legebla formo sur etikedoj de multcentmiloj da mineralakvaj boteloj "Verde".

 

    Pri la gajnintoj, pri la boteloj kaj etikedoj kelkaj fotoj estas videblaj en nia fotogalerio ĉe http://kep.tar.hu/eszperanto/ sub la menuero "2010 Verde, Verda".

 

    Pri la konkurso mem, pri la lotumado kaj transdono de premio pliaj fotoj estas videblaj ĉe www.veddesnyerd.eu sub la menuero "Galeria 2010".

 

    Gratulojn al s-ano Ódor György kaj lia edzino, ni deziras agrablajn vojaĝojn per la nova aŭtomobilo, kaj ni dankas lin pro vestado de Esperanta-T-ĉemizo.

 

    Jen ankaŭ tiel oni povas disvastigi Esperanton!

 

(el Eventoj)

Redaktoro: Chen Ji

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng