2010-11-19
La 17-an de novembro okazis en Chongqing, municipo de Ĉinio, la 3-a rondtabla kunveno de gvidantoj de ĉinaj komercistoj. La kunvenon ĉeestis ĉ. 130 gvidantoj de ĉinaj komercistoj kaj respondeculoj de ĉin-komercistaj establoj el Ĉinio, Usono, Rusio, Kanado, Singapuro, Brazilo kaj aliaj 24 landoj kaj regionoj.
La kunveno okazas en ĉiuj 2 jaroj. La 1-a kaj 2-a okazis en Ŝanhajo kaj Ji’nan, ĉefurbo de Shandong-provinco. Kaj ilin ĉeestis pli ol 200 gvidantoj de ĉinaj komercistoj kaj respondeculoj de ĉin-komercistaj establoj.
Nuntempe, la rondtabla kunveno funkcias kiel grava internacia festivalo de ĉinoj migrintaj eksterlande kaj ĉinaj komercistoj de la tuta mondo por akceli disvolviĝon de la ĉina ekonomio kaj antaŭenpuŝi reciprok-utilan kunlaboron internacie.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|