La 12-a grupo de Ĉina Packonserva Trupo ekiris al DRK
2010-11-22
La 19-an de novembro la 12-a grupo de Ĉina Packonserva Trupo (ĈPT) el 80 soldatoj kaj oficiroj kaj 20-persona kurac-taĉmento ekflugis de Xianyang-a Internacia Flughaveno, Ĉinio, al la Demokratia Respubliko de Kongolando (DRK) por plenumi sian 8-monatan deĵoron. Tio estas la 11-a deĵorŝanĝo por ĈPT de 2003, kiam Ĉinio ekpartoprenis la packonservan agon de UN en DRK.