2010-11-23
La 22-an de novembro, Ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato publikigis artikolon en sia retejo, kaj montris ke Ĉinio havas kapablon kaj kondiĉon por teni ĝeneralan stabilecon de prezaro.
La artikolo montris, ke nun estas sufiĉa la provizado de agrikulturaj produktaĵoj kaj ĉiutagaj bezonaĵoj por la popolanoj. Samtempe sekve de fortiĝo de la financo kaj ekonomio Ĉinio povas ne nur stabiligi prezaron de produktaĵoj kaj servado, sed ankaŭ aldoni subvencion al popolanoj kun malalta enspezo. La artikolo emfazas, ke la ĉina registaro havas riĉajn spertojn por regi la prezaron kaj povas interveni en la prezaro en taŭga tempo.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro:Li Jianhua |