2010-11-23
La 21-an de novembro dekmil-tonela kemikaĵa petrolŝipo “Santana” eksportota al Grekio konstruita de Haidong-ŝipfabriko en Jiaojiang, Taizhou, Zhejiang-provinco, estis sukcese transdonita al uzado. La ŝipo longas 129.6 metrojn, larĝas 20 metrojn, altas 11.5 metrojn kaj kapablas teni 10 000 tunojn da varoj.
En 2005 Haidong-ŝipfabriko de Jiaojiang ricevis mendilon de 12 kemikaĵaj petrolŝipoj fare de greka kompanio. Tio estas la 6-a dekmil-tonela kemikaĵa petrolŝipo konstruita de la ŝipfabriko por la greka kompanio.
Redatoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi |