Intervidiĝis ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj rusa ĉefministro Putin
2010-11-24
La 22-an de novembro ĉefministro de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro Wen Jiabao atingis Sankt-Peterburgon por oficiala vizito en Rusio kaj la 15-a regula intervidiĝo inter ĉina kaj rusa ĉefministroj.
En la sama tago Wen Jiabao havis interparolon kun rusa ĉefministro Putin en malgranda skalo kaj ĉeestis lian bonvenigan bankedon.