2010-11-24 Enkadre de la tutgermana projekto “Vielfalt tut gut” (Bunteco bonas) Osterode am Harz, la najbara urbo de Herzberg am Harz -- Esperanto-urbo, iniciatis la novan agadon: per kamiono varbi por kompreniĝo inter popoloj kaj agado kontraŭ rasismo. Ili elektis la lingvojn de la ĝemelaj urboj en Pollando (Ostróda) kaj Britio (Scarborough) kaj krome, plej videble la internacian lingvon Esperanton.
La estro de la distrikto Osterode, Bernhard Reuter, aparte emfazis la rolon de Esperanto en tiu ĉi “ambasadora” varbo-kampanjo tra Eŭropo. Aldoniĝis granda slogano-bendo en la germana lingvo kaj Esperanto. Estas ĝojige la bona kunlaboro inter la Esperanto-urbo Herzberg, Osterode kaj la Interkultura Centro Herzberg. Jen kelkaj bildoj sube.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
 La kamiono varbas en 4 lingvoj pola, angla, germana kaj Esperanto por kompreniĝo kaj kunagado inter popoloj. |
|
 Estro de la distrikto Osterode, Bernhard Reuter inaŭguras la ceremonion kaj komisias la kamionon esti internacia “ambasadoro” veturanta tra Eŭropo. |
|
 La baptado de la kamiono |
|
 Projekto-gvidanto Thiemann kun reprezentantoj de la Interkultura Centro Herzberg Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar |
|
 Varbo-afiŝo antaŭ la distrikta administrejo en Osterode am Harz |
|
 Gazetartikolo pri la evento, la “baptado” de la kamiono en la 19-a de novembro 2010 |
|