Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Enketo pri la RSS-fluo
2010-11-24

    Estimataj membroj,

 

    En la konstrufazo de la paĝaro edukado.net ni alvenis al paŝo, kiam antaŭ ol mendi kreadon de iu servo mi devas enketi pri viaj uz-kutimoj kaj preferoj.

 

    Temas pri la RSS-fluo, pere de kiu oni povas facile kaj sen retmesaĝoj simple en la retumilo sekvi la laboron de la paĝaro, vidi kiuj estas la novaj, laste aldonitaj materialoj.

 

    Ni jam konstruis kaj lanĉis la pli tradician abon-sistemon pri la novaĵoj, kiu bone funkcias.

 

    Bedaŭrinde mi tamen rimarkas, ke ne multaj profitas el tiu eblo, t.e. ĝis nun nur kelkcent personoj mendis iun abon-pakaĵon.

 

    Se vi pretervidis la koncernan novaĵon kaj peton, jen ĉi tie vi povas legi pri ĝi : (http://edukado.net/novajhoj?id=77)

 

    La nunaj demandoj estas :

 

    Ĉu vi konas la funkcion de la RSS-fluo?

 

    Ĉu vi uzas ĝin cxe aliaj paĝaroj?

 

    Ĉu apud aŭ anstataŭ la abonsistemo vi ŝatus havi en edukado.net (ankaŭ) tiun servon ?

 

    Mi konstruigos ĝin nur se montriĝos sufiĉe da interesiĝantoj.

 

    Viajn respondojn kaj komentojn bonvolu lasi ĉe la koncerna parto de la FORUMO:

 

    (http://edukado.net/komunumo/forumo?f=133)

 

Antaŭdankon, salute, Katalin Kováts, redaktoro

 

(el http://edukado.net)

Redaktoro:Li Jianhua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng