Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Popolnombrado: Kiom da Esperanto-parolantoj en la mondo?
2010-11-24
    De multaj jaroj oni prave demandas sin, kiom da Esperanto-parolantoj estas en la mondo. La respondoj estas diversaj: dekduo, sescent, kelkmiloj, unu-du-kvar-ses milionoj -- oni foje aŭdacas.

 

    La celo de tiu ĉi peticio jenas: kalkuli, kvantigi, elnombri la tutmondan esperantistaron per la iloj, kiujn la nuntempa teknologio disponigas al ni. Temas pri projekto ambicia, certe tamen -- en la interreta hodiaŭa epoko -- ne utopiista.

 

    Informu pri tiu ĉi peticio la Esperanto-parolantojn, kiujn vi konas: membrojn de via loka grupo, korespondantojn, gastigintojn, geamikojn... ĉiun ajn, inkluzive de homoj, kiujn vi renkontis antaŭ pluraj jaroj. Informu ilin laŭeble per retpoŝto, se ili uzas ĝin, sed, se ili estas maljunaj aŭ loĝas en lando aŭ kontinento, en kiu la aliro al Interreto ne estas facila, informu ilin persone, per telefono, fakso, letero, mesaĝo, kurierkolombo (kial ne?)... Ĉiuj verŝajne havas filon, fraton, nevon, nepon, amikon, kolegon, kiu povos ilin helpi subskribi nian popolnombradon.

 

    Ne pensu, ke ne estas eble kvantigi la esperantistaron: vi mem sciigu la peticion al viaj Esperanto-parolantaj kontaktuloj... Kaj, se iuj ne sukcesos aliĝi al la nombrado de popoloj, ni havos almenaŭ minimuman taksadon (5 mil, 10 mil, 50 mil...) pri tiuj, kiuj parolas Esperanton kaj estas aktivaj en Interreto, kio estus same rimarkinda.

 

    Pludonu la informon kaj... vivu Esperanto!

 

    Registriĝi eblas ĉe: http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/.

 

(el edukado.net)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng