Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Grava cirkulero pri la abonsistemo
2010-11-25

    Ni kun ĝojo informas vin, ke ni sukcesis finkonstrui la mesaĝsistemon de la retejo. Tio signifas, ke vi ekde nun povas pere de retmesaĝo informiĝi pri novaj aldonaĵoj de la paĝaro. Certe multaj el vi ne volas esti avertita pri ĉio, tial ni pretigis abonsistemon, kie laŭ du bazaj tipoj eblos mendi servojn.

 

    Ankaŭ en la malnova paĝaro funkciis abonsistemo, sed pro la multaj ŝanĝoj ni ne transportis viajn malnovajn mendojn. Tial ni petas ĉiun membron viziti la paĝaron nun, vidi la eblojn kaj aboni la servojn.

 

    Por tion fari vi unue devas ensaluti kaj iri al "Mia angulo" kaj apud via profilfoto eblas alklaki la ligon al "ŝanĝi la abonon". Sur tiu paĝo vi trovas ĉiujn klarigojn.

 

    Kelkaj el vi raportis, ke niaj mesaĝoj iras al la spamujo. Por testi kiom da membroj ricevas la mesaĝojn, ni petas ĉiun el vi almenaŭ por testado kaj konfirmo de via membreco post la ricevo de tiu ĉi mesaĝo ensaluti la retejon. Kaj se vi jam estos tie, kostas nur unu plian minuton por aktivigi viajn abonojn.

 

    Atendas vian ensaluton la redaktoro, Katalin Kováts ĉe (http://edukado.net/)

 

(el http://edukado.net/novajhoj?id=77)

Redaktoro:Li Jianhua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng