2010-11-25
 Ĉina ĉefministro Wen Jiabao en la forumo |
Invitite de la rusa ĉefministro Putin en la 23-a de novembro en Sankt-Peterburgo ĉina ĉefministro Wen Jiabao ĉeestis kaj parolis en “Internacia Forumo pri Tigro”.
“Internacia Forumo pri Tigro” estas unu el la internaciaj konferencoj pri protektado de tigroj celante ŝanĝi la situacion pri la konstanta reduktado de tigroj en la mondo. Partoprenis en la forumo gvidantoj kaj delegitoj el dek tri landoj, nome Ĉinio, Rusio, Bengalio, Laoso, Nepalo k.a., en kiuj troviĝas sovaĝaj tigroj.
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji
|