Esperanto-kurso por studentoj funkcias en la Zaozhuang-a Profesia Instituto
2010-11-26
La 23-an de novembro 2010 komenciĝis en la Zaozhuang-a Profesia Instituto la Esperanto-kurso por studentoj funkciigita de la Esperanto-Societo de Studentoj de la instituto.
La kurson gvidas s-ro Zhao Yaping, vicĝenerala sekretario de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio kaj instruisto de la Zaozhuang-a Profesia Instituto.