Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Intervjuo kun Pavel Polnicky, Sekretario de Ĉeĥa E-Asocio kaj KELI
2010-11-26

    Invitite de de s-ino Anna Bartek, en 2005 mi partoprenis en la 17-a Ekumena kongreso, okazinta en hungara urbo Piliscsaba, kiu situas en la montaro Pilis, 25km-ojn nordokcidente de Budapeŝto. La kongresa programo estis distra kaj bonege organizita, ĉiuj partoprenantoj kunvivis intime, kiel granda familio. Mi estis impresita de Pavel Polnicky, nuna sekretario de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia), kiu dum la tuta kongreso senĉese laboris, vendis librojn kaj aliajn esperantaĵojn, ĉiam estis en kontakto kun la kongresanoj pri diversaj aferoj. Al mi ege plaĉis la medio kaj tial mi volonte akceptis la proponon fariĝi peranto de KELI por Bulgario.

 

    Mi decidis intervjui Pavel, ĉar li jam delonge aktivas en E-movado kaj meritas iom laŭdon kaj popularecon.

 

    Ivanka: Pavel, vi estas aktiva esperantisto - bonvolu rakonti pri via esperantistiĝo kaj E-agado

 


Pavel Polnicky

 

    Pavel Polnicky: Tute hazarde mi eksciis pri kurso de Esperanto en Poděbrady (1964) kiun mi partoprenis kaj de tiam Esperanto fariĝis grava parto de mia vivo. Tuj mi komencis aktive labori en tiama Junulara sekcio kaj kiam en la jaro 1969 estis fondita Ĉeĥa E-Asocio mi ekfunkciis kiel profesia sekretario. Bedaŭrinde mi devis (1974) forlasi tiun funkcion pro politika kialo - mi rifuzis eniri komunistan partion... Poste mi estis longe ekster E-movado, tamen mi gvidis infanan rondeton en baza lernejo. Ni kune vizitis kelkajn orientajn landojn kaj ekz. dum la UK en Budapeŝto miaj infanoj transdonis florojn al novelektita estraro de UEA (1983). ==================================================

 

    Ivanka: Kiajn gvidpostenojn vi havas momente?

 


Pavel Polnicky plej ofte kiel organizanto funkcias kiel kasisto

 

    Pavel Polnicky: Post la ŝanĝoj en nia lando (1989) oni tuj invitis min denove labori en la ĉeĥa asocio kaj ĝis nun mi estas ĝia sekretario kaj kelkajn jarojn ankaŭ kontisto. Kiel kasisto mi funkciis en LKK dum kongresoj de IFEF en Olomouc, SAT en Strážnice kaj dum UK en Praha 1996, se mi menciu nur tiujn plej gravajn. De la jaro 1967 mi aktivas en KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) en ĉeĥa sekcio (estrarano kaj nune prezidanto) kaj multaj jaroj kiel estrarano kaj de 2007 ĝia sekretario. De la jaro 2005 mi zorgas pri presado kaj dissendado de la gazeto Dia Regno. Mi jam organizis 3 kongresojn de KELI en Ĉeĥio kaj unu en Slovakio.

 

    Ivanka:. Kia estas via vidpunkto pri E-movado en Ĉeĥio kaj tutmonde?

 

    Pavel Polnicky: En nia lando aktivas krom ĈEA kelkaj memstaraj organizoj (junulara, fervojista, handi- kapula kaj kelkaj kluboj) do ĝenerale estas sufiĉe riĉa esp. vivo. Tutmonde oni povas diri, ke ekzistas tre aktivaj movadoj en kontinentoj kaj landoj kie antaŭe ne estis kaj estos necese akcepti tiujn ŝanĝojn kaj modifi tutan laboron de tutmondaj organizaĵoj.

 

    Ivanka: Ĉu laŭ vi Esperanto progresos kiel internacia lingvo?

 


Pavel Polnicky dum la hejma ripozo 

 

    Pavel Polnicky: Ĉiutage Esperanto montras, ke ĝi estas bona rimedo por interkompreniĝo kaj pro tio mi estas certa, ke venos tempo kiam gvidorganoj de Eŭropo akceptos Esperanton kiel komunan lingvon kaj same povus okazi en aliaj kontinentoj.

 

    Ivanka: Kiajn E-aranĝojn vi planas organizi en 2011?

 

 
KELI-kongreso 2010

 

    Pavel Polnicky: En la jaro 2011 festos KELI sian 100-jaran jubileon kaj mi organizos 61-an KELI kongreson en baneja urbo Poděbrady (2. - 9. 8. 2011). Ankaŭ vi povas partopreni.

 

    Ivanka: Bedaŭrinde, mi persone ne havas eblecon, ĉar tiam ankoraŭ mi estos en Ĉinio, sed certe iuj de niaj legantoj kaptos la okazon viziti Ĉehion.Mi dankas al vi pro via longdaŭra laboro por Esperanto kaj sincere mi deziras sukcesojn en via E-aktivado.

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng