2010-11-26
 En la ekspozicio |
La 24-an de novembro, inaŭguriĝis en la Pekina Ekspozicio Ĉina Internacia Ekspozicio de verdaj ekonomiaj industrioj kaj alt-teknologiaj industrioj 2010. La ekspozicio kun temo "Verda Ekonomio, Reciproka utilo kaj komuna profito" elmontras la internacie avangardajn teknikojn kaj ĝisdatajn sukcesojn en la kampoj de puraj fueloj, fuelo-ŝparado, ellaso-reduktado, plibonigo de medio, malalt-karbono kaj cirkula ekonomio, kaj ekspozicias avagardajn teknikojn kaj produktaĵojn de 212 internacie famaj entreprenoj el 25 landoj kaj regionoj. La ekspozicio elmontras ankaŭ la rimedojn prenitajn de la ĉina registaro en disvolvo de verda ekonomio kaj kreado de ekologia civilizacio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua
|