Inaŭguriĝis foiro de elektraj hejmaj aparatoj en Hefei
2010-11-29
Laboranto montras novtipan lampon al vizitanto en la foiro.
La 27an de novembro inaŭguriĝis en Hefei, provinco Anhui, la 4a ĉina (hefei) internacia foiro de elektraj hejmaj aparatoj, kiu tiris al si pli ol 200 entreprenojn. Hefei, Chuzhou kaj Wuhu subskribis 63 investajn projektojn pri diversaj elektraj hejmaj aparatoj kontraŭ 23.8 miliardoj da juanoj.