2010-11-29
 Amuza prezentado en la fermiĝo. |
En la 27-a de novembro la fermiĝo de la 16-a Azia Sportkunveno okazis en Kantono. Preskaŭ 10 mil sportistoj el 45 aziaj landoj kaj regionoj en la pasintaj 16 tagoj ĝuis pasion, defiis limon, superis sin, rompis 3 mondajn rekordojn, 15 aziajn rekordojn kaj 7 rekordojn de Azia Sportkunveno. 29 landoj kaj regionoj gajnis orajn medalojn de Azia Sportkunveno, 36 landoj kaj regionoj gajnis medalojn.
En la Azia Sportkunveno ĉinaj sportistoj gajnis 416 medalojn, inter kiuj 199 estas oraj, 119 arĝentaj kaj 98 kupraj. Ĉinaj sportistoj gajnis pli da medaloj kaj pli da oraj medaloj ol tio en la pasintaj Aziaj Sportkunvenoj.
La gastiganta urbo de la 17-a Azia Sportkunveno en 2014 Inĉon, Sud-Koreio, petis ĝis revidi en Inĉon post 4 jaroj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi |