Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"Bela urbo, bela vivo" restos post la fermiĝo de ŜME
2010-11-29

de WANG YUCHU

 


Longa viĉo ĉe la Aŭstralia Pavilono 

 

    La 31-an de oktobro, 2010 fermiĝis la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. De la 1-a de majo la ĝardeno de ŜME totale akceptis 73 milionojn da homofojoj. Pli ol 20 000 teatraj prezentoj plezurigis la vizitantojn en ĝi. Krome la ĉi-jara monda ekspozicio starigis kelkajn rekordojn en la historio de la Monda Ekspozicio.

 


La ĝardeno de ŜME en nokto

 

    Estas vere perfektaj kaj memorindaj ĉiuj procezoj de la 184-taga Ŝanhaja Monda Ekspozicio.

 

    Mi estas profunde impresita de la zorgemo kaj amikeco de la laborantoj en ŜME. En la ĝardeno la instalaĵoj por malaltigi la temperaturon dum ŝvitiga somero, la “verdaj trapasejoj” al pavilonoj, ridetantaj vizaĝoj, zorgemaj servoj... ĉio kaj ĉi tio montris la zorgemon kaj konsideron de la projektistoj kaj laborantoj de ŜME por faciligi la vizitadon.

 


Volontuloj montras vojon al vizitantoj. 

 

    Tra ŜME mi vidis ankaŭ la sindediĉon de 70000 volontuloj en la ĝardeno kaj 130 mil en servpunktoj tra la urbo. “Kreski kaj maturiĝi en ŜME” estas la komuna sento de tiuj volontuloj kaj ilia granda spirita riĉajo.

 


La salono Orientaj Spuroj en la Ĉina Pavilono 

 

    En ŜME mi vidis elstarajn laborojn de la ĉinaj koncernaj institucioj pri projektado, konstruado de la ĝardeno kaj uzado de novaj scienc-teknikoj kaj novaj materialoj. Tio montris, ke Ĉinio multe progresis en sinteza forto. Post la ekspozicio, en la ĉina socio oni ofte prenas la konstruadon de ŜME kiel modelon kaj kriterion, ekz. iu muzeo emfazis, ke ĝiaj domoj konstruiĝis de la kompanio, kiu konstruis pavilonojn de ŜME; iu videa kompanio reklamis, ke ĝi aplikis la teknikon demonstratan en ŜME; kaj iu laŭdis sian konstruaĵon, ke ĝi atingis la nivelon de la pavilonoj de ŜME… La scienc-teknika kreiva fluo post ŜME faros nian vivon pli bela.

 

    ŜME adiaŭis la vizitantojn, tamen ĝi restigis al ili belan memoraĵon. Por la homaro ĝi estas tre valora heredaĵo kaj antaŭenpuŝas la progreson de la homara kulturo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

(fotita de Su Yijun)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng