2010-11-29 Kristnasko 2010 alvenas kaj plurcentmiloj da infanoj en la tuta mondo skribos al Avo Frosto. Jam delonge, Avo Frosto kutimas respondi en la franca, la angla kaj en dudeko da aliaj lingvoj, sed ekde 2002, la norda saĝulo ankaŭ lernis Esperanton.
Ni invitas Ĉiujn esperantistojn, junajn kaj junkorajn, malkovri tiun tradicion, skribante al Avo Frosto.
Simple sendu manskribitan leteron al la adreso:
AVO FROSTO
NORDA POLUSO
KANADO , CANADA
HOH OHO
Avo Frosto preferas manskribitajn leterojn, eĉ se skribitaj de etaj manoj kiuj lernas skribi.
Ne forgesu *klare skribi vian nomon kaj adreson* por certigi ricevon de respondo. Krome, indiku klare, ke la letero estas en Esperanto, ĉar la helpantaj koboldoj ne ĉiam rekonas pri kiu lingvo temas.
P.S. La poŝta kodo estas vera kaj grava parto de la adreso. Ĝi estas rezervita al Avo Frosto.
Pretas respondi demandojn :
Normando Fleury
koboldo por la Kanada Poŝta Servo
Esperanto-Societo Kebekia
6358-A, rue de Bordeaux, Montrealo, Kebekio, Kanado, H2G 2R8
Kontribuo de Francesco Amerio
Redaktoro: Ivanka Stoyanova |