Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Decembra festado en Katalunio
2010-12-01

    Kataluna Esperanto-Asocio estis refondita la jaron 1982, daŭrigante la agadon de la Kataluna Esperantista Federacio de antaŭ la hispana milito, fondita la jaron 1910. La venontan 11-an de decembro la kataluna esperantistaro deziras celebri la centjariĝon de la asocio kaj de la revuo Kataluna Esperantisto samtempe ol la Zamenhofo. La celebrado okazos en Sabadell, en la sama ejo kiu gastigis la pasintan 35an Katalunan Kongreson de Esperanto laŭ la sekva programo: 11:00 Prelego de la historiisto Dani Cortijo pri la historio de la kataluna esperantismo; 12:30 Prelego pri Aureli Argemí (prezidanto de CIEMEN) pri la Observejo pri Lingvaj Rajtoj en UN; 14:00 Zamenhofa bankedo; 18:00 Adiaŭa omaĝo al Núria Coll, aktiva esperantisto forpasinta ĉi-jare. 19:00 Koncerto de Kaj Tiel Plu. La programo okazos ĉefe nacilingve pro emo kuncelebri kun la socia kaj asocia reto, ĉefe eksteresperantaj movadanoj pri lingvaj rajtoj kaj amikaj homoj kaj anaroj. Okaze de la centjariĝo, Kataluna Esperanto-Asocio eldonis komence de la jaro la libron "Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro, artikolkolekto", redaktorita de Hèctor Alòs kaj Francesc Poblet. La dulingva libro estis sukcese enkondukita en la kataluna socio kaj ĝia lasta ĉi-jara publika prezento estos altkvalita. Ĝi okazos la 15an de decembro, 4 tagojn post la celebrado, en la Muzeo pri Historio de Katalunio je 19a horo. Prezentos la libron la direktoro de la muzeo, la kunordiganto de KEA, la historiisto Francesc Poblet; kunaŭtoro de la libro; kaj la fama prihistoria ĵurnalisto Josep M. Solé i Sabaté. Kiu deziras veni en Katalunion kunfesti, tiu kontaktu per retpoŝto al info@esperanto.cat

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng