2010-12-01
La 30-an de novembro en Pekino, ĉina vicprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Shiv Shankar Menon, speciala reprezentanto de Hindio por la ĉina-hinda traktado pri la landlimo kaj ŝtata sekureca konsilisto de Hindio.
Xi Jinping diris, ke Ĉinio alte taksas la amikecajn kaj kunlaborajn rilatojn inter la du landoj, kaj Ĉinio volas kune kun Hindio senĉese fortigi politikan interfidon, profundigi reciprokprofitigajn kunlaborojn, plivastigi kulturajn interŝanĝojn kaj antaŭenpuŝi la strategian kunlaboran partnerecon al kontinua, stabila kaj sana disvolviĝo.
Menon renkontiĝis kun Dai Bingguo, membro de Ĉina Ŝtata Konsilantaro, kaj ili interŝanĝis opiniojn pri antaǔenpuŝado de la dulandaj interrilatoj kaj serĉado de solva projekto justa, racia kaj akceptebla por la du flankoj. Li esprimis firman decidon de Hindio por garantii pacon ĉe la landlimo kaj samtempe antaǔenpuŝi kunlaborojn inter Ĉinio kaj Hindio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|