2010-12-01
 Purigado antaŭ la Ĉina Pavilono |
La 30-an de novembro, respondeculo de la Ĉina Pavilono informis, ke de la unua de decembro la Ĉina Pavilono de ŜME daŭre funkcias duonjaron. Intertempe, la pavilono malfermiĝas ĉiutage de la 9-a ĝis la 17-a.
La individuaj vizitantoj devas aĉeti bileton kaj esti ekzamenitaj de sekureca kontrolado por eniri en la pavilonon. La teamoj, kiuj aĉetas unufoje pli ol 30 biletojn, inkl. de 30, devas mendi biletojn 3 tagojn antaŭe ĉe la retpaĝo de la pavilono (http://cp.expo2010.cn), kaj ĝuos la rajton eniri en la pavilonon tra la pasejo por teamoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|