Ceremonio por ĝemeligi la urbojn Haikou kaj Kunming
La 30an de novembro du turismaj urboj en suda Ĉinio, Haikou en provinco Hainan kaj Kunming en provinco Yunnan, fariĝis ĝemelaj urboj. Ili kunlaboros en ekonomio, komerco kaj socio kaj en interŝanĝo de informoj kaj sciencistoj, kaj kune solvos disvolvan problemon de la urboj.