2010-12-02
 Konsultado |
La 1-a de decembro estis la 23-a "Monda Aidosa Tago", kaj la virinaj federacioj kune kun higienaj kaj kontraŭepidemiaj departementoj de diversaj lokoj de Ĉinio organizis seriojn da kontraŭaidosaj aktivadoj. Oni diskonigis koncernajn sciojn pri aidoso per materialoj, sloganoj kaj manlibroj, krome, oni ankaŭ akceptis konsultadon de popoloj. La temo de la aktivadoj estas "Bridi aidoson kaj plenumi promeson" por alvoki popolanojn sin protekti kontraŭ aidoso.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua |