Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj respondis al raportistoj pri la problemoj de la Korea Duoninsulo
2010-12-02


Hong Lei, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj,
en la gazetara konferenco

 

    La 30-an de novembro Hong Lei, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, diris en gazetara konferenco, ke la starpunkto de Ĉinio pri la problemoj de la Korea Duoninsulo estas konstanta, klara, malferma kaj travidebla. De pluraj jaroj Ĉinio multe klopodis kun aliaj koncernaj flankoj por efektivigi sennukleigon kaj stabelecon en la Korea Duoninsulo, ludis pozitivan kaj konstruivan rolon. Tio estas evidenta.

 

    Hong Lei emfazis, ke konservi la pacon kaj stabilecon en la Korea Duoninsulo estas la komuna devo de diversaj rilataj flankoj, kaj por tio la rilataj flankoj devas fari kunan klopodadon. La ĉina flanko esperas, ke diversaj flankoj kune klopodos por konvene solvi la problemojn atentatajn de diversaj flankoj kadre de la 6-flanka intertraktado, kaj efektive konservos la pacon kaj stabilecon de la duoninsulo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng