Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Paul Gubbins redaktos Monaton
2010-12-03

    Stefan Maul, konata germana ĵurnalisto, kiu kunfondis kaj dum multaj jaroj ĉefredaktoris la gazeton Monato, nun forlasas sian postenon. Lian lokon prenas Paul Gubbins.

 

    Stefan Maul kunfondis Monaton en 1980, kaj estis ĝia ĉefredaktoro ĝis la jaro 1991. Ekde la sekva jaro la gazeto estis redaktata de granda skipo. En 1999 Stefan Maul liberiĝis de temporaba posteno ĉe la germana ĵurnalo Augsburger Allgemeine, kaj denove iĝis ĉefredaktoro de Monato. En septembro 2010 pasis lia 70-a naskiĝtago, kaj nun li transdonas la stafeton al la brita ĵurnalisto Paul Gubbins.

 

    En freŝa teksto, aperinta en la retejo de Monato, li Paul Gubbins modeste dankas pro la honoro:

 

    - Nun, pro bonaj kaj kompreneblaj kialoj, Stefan decidis rezigni pri la ĉefredaktoraj devoj. Ilin li transdonas al mi. Granda honoro, pri kiu mi ne tute certas, ĉu mi indas: la magazino perdas profesian, ĝisostan ĵurnaliston kaj akiras maksimume duonprofesian. Jes, mi instruas ĵurnalismon ĉe brita universitato kaj trejniĝis kiel ĵurnalisto antaŭ pli ol 30 jaroj; intertempe, tamen, kaj plejparte, mi perlaboris mian ĉiutagan panon, instruante universitatnivele la germanan.

 

    Paul Gubbins deklaras, ke li ne volas ŝanĝi Monaton, sed laŭeble plifortigi ĝin en ĝia nuna formo.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Chen Ji

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng