2010-12-06
 Senvualigo por Konfucea Instituto |
|
 Parolas rektoro de la universitato Benediktas Juodka. |
|
 Parolas ĉina ambasadoro Tong Mingtao. |
|
 Prezentado de ĉina programero |
|
 Elmontrado de tradicia ĉina kulturo |
La 26-an de novembro malfermiĝis Konfucea Instituto de Vilna Universitato. Dum la malfermo usonino ĉinologo Deborah Sommer elparolis pri Konfuceo (nuntempe ŝi prelegas en Vilna Universitato). Ŝi menciis Esperanton kaj esperantistojn, tradukitajn tekstojn en Esperanton el verkaĵaro de Konfuceo. En ĉi malfermo partoprenis rektoro de la universitato Benediktas Juodka, ambasadoro de Ĉinio Tong Mingtao, ambasadoro de Japanio Miyoko Akashi, gastoj el Parlamento de Litovia Respubliko, Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj eminentaj homoj el akademia mondo de Litovio.
(el mesaĝo de Gediminas Degesys)
Redaktoro:Li Jianhua |