Okazis ceremonio por startigi stafeton de torĉo de la Azia Handikapula Sportkunveno
2010-12-06
Torĉoportanto Ge Yang ricevas la torĉon de vicprezidanto Xi Jinping.
La 4-an de decembro en Pekino ekbrulis torĉo de la Azia Handikaplula Sportkunveno kaj posttagmeze de la sama tago, la fajro estis sendita per aviadilo al Kantono, kie komenciĝis la 7-taga stafeto. La torĉo atingos la inaǔgurejon en la 12-a de decembro.
Tio estas la 10-a Azia Handikapula Sportkunveno, kiu inaǔguriĝos en la 12-a de decembro kaj daǔros 7 tagojn.