Inaǔguriĝis Ĉina Internacia Prizorga kaj Konvaleska Ekspozicio en Pekino
2010-12-06
Aǔtomata levilo de rulseĝo
En la 3-a de decembro, la “Monda Tago de Invalidoj”, inaǔguriĝis Ĉina Internacia Prizorga kaj Konvaleska Ekspozicio en la Ĉina Internacia Ekspozicia Centro en Pekino, kiun ĉeestis 200 entreprenoj kaj organizioj el 17 landoj kaj regionoj. 7000 specoj de altteknologiaj produktoj estas ekponitaj, kiuj povas doni helpon al korpaj kaj mensaj handikapuloj.