Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Nam Co, ĉiela lago
2010-12-06

de DA WANG

 


Nam Co kun travidebla akvo 

 

    Nam Co, unu el la 4 sanktaj lagoj de la tibeta budhismo, estas la 2-a granda salakva lago de Ĉinio kaj la plejaltaltituda salakva lago en la mondo. Ĝi profundas je pli ol 33 metroj. Sudoriente de ĝi imponas la ĉefa montpinto de la monto Nyainqentanglha ĉielskrapanta kaj eterne neĝkovrita, norde de ĝi etendiĝas altebenaĵo kun montetoj, kaj ĉirkaŭ ĝi fekundas vasta stepo. La ĉiela lago kiel giganta spegulo estas inkrustita en la stepo de norda Tibeto. Blua ĉielo, lazura lago, blanka neĝo, verda stepo, pompaj floroj kaj tendoj el poefagaj haroj kune formas belan pejzaĝon en la naturo.

 

    Nam Co formiĝis dum movado de Himalajo en la fino de la Terciara Periodo kaj komenco de la Kvaternara Periodo. Pro sekeco sur la Tibeta Altebenaĵo ĝia areo pli kaj pli malgrandiĝis. Nun ekzistas 3 rok-tavoloj de la antikva lago, la plej alta el ili distancas de la nuna lago-surfaco je pli ol 80 metroj kaj en la baseno de la lago fekundas stepo, kiu funkcias kiel natura paŝtejo. En la komenco de somero al la stepo svarmas aroj da sovaĝaj anasoj por ovumi. Ĉirkaŭ la lago vivas ursoj, sovaĝaj poefagoj, kiangoj, pseŭdojsoj, vulpoj, hidropotoj, marmotoj kaj aliaj sovaĝaj animaloj, en la lago abundas altebenaĵaj fiŝoj, kaj ĉirkaŭ la lago kreskas ĉina raŭpofungo, fritilario, neĝlotuso kaj aliaj valoraj drogherboj. Degeliĝintaj neĝo kaj glacio sur la montaro Nyainqentanglha fluas en Nam Co kaj ankaŭ nemalmultaj rojoj fluas en la lagon, kies akvo estas travidebla kaj lazura.

 


Nam Co post ŝtormo 

 

    Matene, la lago estas vualita de nebulo. Montoj ĉirkaŭ la lago fariĝas malklaraj en nuboj. Leviĝas la suno, malaperas nebuloj, mielas venteto, ondetas la lago, verdetas la stepo kaj imponas la ĉefa montpinto de Nyainqentanglha. Sur la altebenaĵo la klimato varie ŝanĝiĝas: blovas ventego kaj svarmas plombaj nuboj... post ŝtormo, la surfaco de la lago fariĝas denove kvieta. Vespere, la lag-akvo ĉarme briletas en ruĝa lumo de la subiranta suno.

 

    En la lago alte staras 5 insuloj. Laŭ budhisma legendo ili estas personigo de la Kvin Budhoj: Vairocanabuddha, Aksobhyabuddha, Padmasambhavatathāgata, Amitabuddha kaj Amoghasiddhi. Ĉiuj pilgrimantoj al la sankta lago senescepte kultas ilin kun pieco. La plej granda el tiuj 5 insuloj areas 1.2 kvadratajn kilometrojn. Krome sidas tie ankaŭ 5 duoninsuloj en diversaj flankoj de la lago, la plej granda el ili nomiĝas Zhaxi. Sur ili arbare staras sennombraj ŝtonkolonoj kaj kuriozaj rokarbaroj, similaj al elefanta rostrro, homa figuro, pino, abio kaj diversaj aliaj formoj versimilaj. Sur la insuloj troviĝas multaj grotoj, iuj el ili havas rondforman enirejon kaj malprofundan internon, aliaj similas al kanalo mallarĝa kaj longa, la triaj portas sur si lukon nature formitan pro sia malleviĝinta supro kaj la kvaraj plenas de stalaktitoj. Sur la insuloj ĉie kreskas akrangulaj kaj groteskaj rokoj, arbare staras montkreskaĵoj kaj inter kiuj ligiĝas ŝtonaj pontoj nature formitaj.

 


Flagoj flirtantaj ĉe Nam Co 

 

    Borde de la lago Nam Co ĉie troviĝas ŝtonamasoj. Kun tempo ŝtonamasoj kunligiĝis kaj formis dikan muron longan je pli ol cent metroj kaj alta je pli ol unu metroj. La ŝtonamaso signifas 100 mil sutroŝtonojn. Piaj pilgrimantoj nepre donas ŝtonon, pasante apud ŝtonamaso, ĉar tio egalas al sutro-voĉlegado. Sur la ŝtonamasoj pendiĝas rubandoj bluaj, blankaj, ruĝaj, verdaj kaj flavaj flirtantaj en vento, ĉiu svingo de la rubandoj simbolas sutro-adreson al la ĉielo. Ŝtonamasoj grandiĝas jaron post jaro kaj koloraj rubandoj ŝanĝiĝas plurfoje ĉiujare. Sur la rubandoj legiĝas 6 vortoj “ong ma ni ba mou hong”, kiujn murmuras la pilgrimantoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng