2010-12-07 La 20-a konferenco de GIL (Gesellschaft für Interlinguistik) estis organizata en Berlin de la 26-a ĝis la 28-a de novembro. Ĝin partoprenis ĉ. 35 personoj, inter ili reprezentantoj de la Interkultura Centro Herzberg (ICH), Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, kiuj prezentis la atingojn de plurjara persista laboro: la biblioteko, la gazet- kaj film-arkivo, la plej diversaj Esperanto-kolektaĵoj de la Interkultura Centro Herzberg nun havas bone uzeblajn listojn, katalogojn.
La fakprelegoj estis tre interesaj kaj altnivelaj, la personaj priparoloj, interrilatoj tre utilaj por la nuna kaj estonta scienca laboro de ICH. Sube estas kelkaj fotoj pri la konferenco de GIL.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
 Vintra Berlino kun kristnaska bazaro
|
|
 Sebastian Kirf prelegas pri sia diplomlaboraĵo.
|
|
 Vespermanĝo en Lebanona-restoracio
|
|
 Konferencejo kun bona oferto de libroservo
|
|
 Zsófia Kóródy kun konferencanoj
|
|
 Seán O' Riain prelegas pri multlingveco. |
|
 Detlev Blanke, prezidanto de GIL, ĉeforganizanto de la 20a jubilea konferenco
|
|