Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Telefone interparolis Hu Jintao kaj Barack Obama
2010-12-07

 

    La 6-an de decembro telefone interparolis ĉina prezidanto Hu Jintao kaj usona prezidento Barack Obama. Ili interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj situacio de la Korea Duoninsulo.

 

    Hu Jintao diris, ke Ĉinio kaj Usono havas vastajn komunajn interesojn kaj prenas sur sin gravan respondecon en trakto de la internacia financa krizo, akcelo de revigliĝo kaj disvolviĝo de la monda ekonomio, kaj konservo de paco kaj stabileco de la mondo.

 

    Hu Jintao emfazis, ke kiel najbara lando de la Korea Duoninsulo Ĉinio multe atentas situacion de la duoninsulo. En la nuna situacio urĝa tasko estas trankvilanime kaj racie respondi por eviti daǔran malboniĝon de la situacio. Ĉinio volontas teni oftan interkomunikadon kaj kunordigon kun Usono kaj rilataj flankoj por kune konservi pacon kaj stabilecon de la Korea Duoninsulo kaj Nord-orienta Azio.

 

    Barack Obama diris, ke Usono volontas disvolvi partneran rilaton kun Ĉinio. La situacio de la Korea Duoninsulo influos sekurecon de la Orienta Azio. Usono volontas intense kunlabori kun Ĉinio por efektivigi sennukleecon de la Korea Duoninsulo, forigi nestabilan danĝeron sur la duoninsulo kaj konservi sekuran medion de la Nord-orienta Azio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng