Fermiĝis la Monda Memoriga Ĉampioneca Konkurso en Kantono
2010-12-07
Ĉinaj konkursantoj
Vespere de la 5-a de decembro en Kantono fermiĝis la kvar-taga 19-a Monda Memoriga Ĉampioneca Konkurso, en kiu troviĝis 29 novaj memorkapablaj majstroj.
Ĉinaj konkursantoj ĉampioniĝis per 5 oraj medaloj, 3 arĝentaj kaj 6 kupraj. Germanio kaj Britio gajnis la duan kaj la trian lokojn respektive.
Estis la unua fojo, ke la Monda Memoriga Ĉampioneca Konkurso okazis en Ĉinio, kiun ĉeestis 150 konkursantoj el 22 landoj.