2010-12-07
 Emocie krias la maljunulo post la revidiga operacio. |
En la 5-a de decembro Moyo, prezidanto de la Afrika Nacia Unio - Patriota Fronto, diris, ke la ĉina kurac-aktivado “Lum-revidiga vojaĝo en Afriko” profunde impresas la zimbabvanojn, li esperas, ke Zimbabvo kaj Ĉinio plifortigos la interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter la du popoloj.
En la pasinta monato 4-persona ĉina taĉmento atingis Hararon, ĉefurbon de Zimbabvo kaj tie en 5 tagoj sukcese faris operaciojn por 307 katarakt-suferantoj.
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji
|