Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Miaj impresoj dum la 1-a Ĉina Internacia Kultura kaj Turisma Festivalo
2010-12-07


Ivanka en restoracio ''Pullman'' 

 

    De la 22-a ĝis la 29-a de oktobro mi partoprenis en la 1-a Ĉina Internacia Kultura kaj Turisma Festivalo, grandioza evento, dum kiu ni vizitis la urbojn: Zhangjiajie, Furong, Qianzhou, Fenghuang (tranokto), Zhijiang, Huaihua (tranokto), Shanyang, Xinning (tranokto), Changsha, Dongjiang, Shanyang. En la unuaj tri tagoj ni enloĝiĝis en 5-stela hotelo ''Qinghejinjiang'' de urbo Zhangjiajie, Hunan- provinco. La programo estis tiel densa kaj enhavoriĉa, ke ni ĉiam estis veturigitaj per specialaj aŭtobusoj de unu loko al alia. Afablaj junaj ĉiĉeronoj ĉiam akompanis kaj amuzigis nin, kantante gajajn ĉinajn kantojn kaj klarigis vidindaĵojn dum la vojo.

 

    Vespere de la 22-an de oktobro dum la bankedo en hotelo ''Pullman'' en la feste ornamita restoracio ni ĝuis la tradiciajn bongustaĵojn de tiu gubernio kaj mi konstatis, ke ili estas pli pikaj ol tiuj en Pekino. Multaj gastoj venis al nia tablo kaj tostis kun ni.

 


Ivanka en restoracio ''Pullman'' 

 


Amika etoso dum la bankedo 

 

    En la loka teatrejo ni spektis la prezenton de ''Ĉarmo de Okcidenta Hunan''. En la distra programo artistoj, kantistoj kaj dancistoj de diversaj landoj prezentas muzikon kaj dancojn tradiciajn de sia hejmlando, diverskoloraj iluminraketoj flugas en la salono. La dancistoj estis vestitaj kun tiel belaj vestoj, la muziko estis tiel agrabla, ke la animo kaj koro tuj malfermiĝas por kanti kaj danci, ĝui la vivon. La beleco venkas en Ĉinio, tio videblas eĉ sur la feliĉaj kaj kontentaj vizaĝoj de la popolanoj.

 

|
Bela ĉinino akceptas la gastojn en la teatrejo

 


Prezento de arta programo 

 

    La 23-an de oktobro matene en la koncertejo Haliluya okazis solena inaŭguro de la festivalo. Dum la pompa ceremonio en amika etoso la organizantoj kaj la reprezentantoj de diversaj organizaĵoj de ĉiuj landoj salutis la festivalon. Ni ricevis plenajn sakojn kun ĵurnaloj, reklamoj, tamen por bedaŭro al mi nur en ĉina lingvo.

 


Ivanka apud la koncertejo ''Haliluya'' 

 

    La posttagmeza vizito al Lago Baofeng profunde impresis min, tamen novaj surprizoj atendis nin. Vespere, ĉe nia eniro en la operejo, belulinoj, vestitaj per ĉinaj tradiciaj vestaĵoj bonvenigas nin. Tuj poste policanoj kun imponaj figuroj, kvazaŭ speciale elektitaj kontrolas la enhavon de niaj sakoj, kaj se estas netaŭgaj objektoj, ekzemple plastikaj boteloj kun akvo tuj forprenas ilin kaj metas en rubujon. Alia surprizo -- sur ĉiuj seĝoj en la salono estas saketo kun 3 boteloj da akvo kaj suko, ĵurnaloj kaj KD, donacoj al ni.

 

    Ni spektis la mirindan prezenton de la grandskala subĉiela opero kun titolo: "Vulp-feo en Tianmen'' -- nova versio de rakonto pri arbhakisto Linhai. Neimageble, ke nur en tiu artan prezentadon samtempe povus partopreni 560 artistoj. Ĉinoj estas spertaj en la iluminarto kaj tio videblas dum la tuta prezentado. Alte, sur granda ekrano legeblas la teksto de la spektaklo en ĉina kaj angla lingvoj kaj samtempe la nomoj kaj fotoj de ĉeestantaj famaj gastoj, kiuj partoprenas en la programo.

 


Subĉiela opero kun titolo ''Vulp-feo'' en Tianmen 

 


Subĉiela opero kun titolo ''Vulp-feo'' en Tianmen

 

    En la sekvanta tago ni vizitis la monton Tianzi, la riveron Ora Vipo, karstan kavernon Flava drako. Ĉie kaj ĉiam dum niaj vojaĝoj oni vidas la zorgadon de la registraro kaj certe ekzistas severaj leĝoj pri la mediprotektado. Dum la tuta vojo kiam ni grimpis al alteco 1300 metroj ni renkontis laboristinojn, kiuj balaas la ŝtuparojn kaj kolektas malpuraĵojn. Mi por la unua fojo vidas en arbaro specialajn ĉambrojn, en kiuj la fumantoj fumas. Krome, ofte dum la vojo estas tabeloj en angla kaj ĉina lingvoj en kiuj skribas ''Dankon, ke vi ne fumas'', multaj rubujoj, benkoj por ripozo, necesejoj, pavilonoj por diversaj aĉetaĵoj, manĝejoj. Promenante, vi certe ne enuos, ĉio estas tiel aranĝita, ke nesenteble vi atingos la deziratan de vi lokon.

 


Bela pejzaĝo 

 


En la kaverno 

 

    Dum la tuta vojo afablaj viroj kun rikiŝoj proponas siajn servojn kaj videble, multaj homoj pagas po 200 juanojn kaj uzas la servon, ĉu por ĝui la plezuron esti portitaj kiel reĝoj, aŭ ĉar ne volas grimpi, restas enigmo por mi. Agrabla vidaĵo por la okuloj estas riveretoj kun ŝtonetoj kaj pura akvo, pontetoj kun bone plektigitaj de ligno parapetoj. La arboj estas dense plantitaj kaj bone senbranĉigitaj, la folioj nekredeble verdaj, nenie mi vidis flavajn kaj sekajn foliojn. Ofte videblas florantaj arboj tute nekonataj al mi kaj aŭdeblas pepiado de birdetoj. Kelkfoje ni eĉ vidis simiojn alte sur la arboj kaj kiam ni klopodas foti ilin, tuj saltas kaj trapasas inter niaj piedoj.

 

    Sufiĉe longa estis nia veturo al Huaihua, sed en la aŭtobuso ni organizis distran programon kun multaj kantoj kaj amuzaĵoj kaj samtempe tra la fenestro la vidaĵo estis laŭ mia opinio tre interesa.

 

    Multaj penditaj reklamoj informas en angla kaj ĉina lingvoj pri la okazigo de diversaj iniciataĵoj kaj se vi estas iom pli atentema kaj klera vi facile ekscios pri la okazintaĵoj en la provinco.

 

    Survoje mi estis impresita de dometoj kun bone aranĝitaj kortoj, en kiuj ofte trapasas riveretojn kiuj ebligas la akvumon kaj klare estas videblaj precipe semitaj laktukoj en bone ordigitajn bedojn. Mi por unua fojo vidas semitajn verdaĵojn, kiuj simbolas diversajn figurojn. La pajlo estis aranĝita kiel turoj, ĉiuj en la sama alteco.

 


Bela vidaĵo

 


Rokoj kaj verdaĵoj

 

    Ni vespermanĝis en tradicia ĉina restoracio, kaj al ni estis prezentitaj popolaj kutimoj de la gubernio. Enirante en la restoracion, belulinoj kun naciaj kostumoj kantas kaj dancas, junuloj, same tradicie vestitaj, ludas interesajn instrumentojn. Ni sidis apud malaltaj tabloj, ordigitaj en longaj vicoj, plenplenaj de diversaj bongustaĵoj, kaj la belulinoj senĉese aldonas novajn manĝaĵojn, ĉiam, ŝajnas al mi pli kaj pli bongustaj. Laŭ la tradicio en akompanado de kantoj kaj dancoj la belulinoj proponas al elektita de ili homo bovlon plenan kun speciala trinkaĵo, kaj oni devas eltrinki ĝin per unu fojo. Poste mi eksciis, ke tio estas simbolo de amikeco. Mi ankaŭ trinkis, la trinkaĵo estis tiel dolĉa, ke nun kiam mi rememoras pri tio mi tuj sentas ĝian guston.

 


Junuloj ludas per instrumentoj antaŭ la enirejo de la restoracio 

 


Belulinoj proponas trinkaĵon, kiu devas esti eltrinkita per unu fojo 

 

    Dum la vizito en urbo Langshan ni promenadis en multaj mallarĝaj stratetoj, plenplenaj de magazenoj, en kiuj eblas aĉeti ĉion. Multaj majstroj strate kuiras kaj eĉ preparas diversajn ĉinajn specialaĵojn antaŭ viaj okuloj kaj tuj vendas ilin. Aĉetantoj ne mankas, ĉar multaj aŭtobusoj kun turistoj vizitas la urbeton kaj kutime ĉi tie la prezoj estas pli malaltaj kaj eblas negoci.

 


Virino kuiras ĉinan specialaĵon sur la strato 

 


Bambua botelo kun vino farita el rizo 

 


Ĉinaj specialaĵoj 

 

    Ni vizitis la plej grandan monumenton de Mao Zedong en Ĉinio kaj ĉiuj fotiĝis apud ĝi.

 


Ivanka apud la monumento de Mao Zedong 

 

    Mi bone scias, ke en sia vivo neniu povas vidi ĉion kaj tial post mia vizito al Ĉinio antaŭ 4 jaroj mi vivis kun la penso, ke mi jam sufiĉe vidis kaj vidis. Tamen, en la vivo ĉiu havas sian sorton kaj eble mia estas reviziti Ĉinion. Post du-monata loĝado en Pekino mi jam tiel alkutimiĝis de mia ĉiutaga vivo -- loĝejo, laboro, kolegoj, manĝaĵoj, kaj krome -- ordo en ĉio, pureco, beleco.

 

    Mi feliĉas, ke, se mi povas diri en mia jam sufiĉe matura aĝo (laŭ ĉina esprimo) mi havis la eblecon ĝui tiun ĉi belecon kaj verdire, mi neniam povus imagi, ke tio ekzistas en la mondo.

 

    Mi amas Bulgarion, tamen, kiam pensante komparas la vivon en tiuj du landoj tuj mia humoro ŝanĝiĝas. Do, kial la diferenco estas tiel nekutime granda.

 

    Dum la 1-a Ĉina Internacia Kultura kaj Turisma Festivalo mi profunde estis impresita de la disvolviĝo de Ĉinio kaj la feliĉa esprimo sur la vizaĝoj de la laboremaj ĉinoj .

 

    Vere vizitinda kaj vidinda lando estas Ĉinio.

 


Ivanka apud la rememoriga portalo de kapitulacio de Japanio 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng