2010-12-08
Raporto de Martin Schäffer, aperinta sur la retejo de la Meksika Esperanto-Federacio (MEF), spegulas viglan kaj fruktodonan agadon por la Internacia Lingvo en la lingva fakultato de la Universitato Aŭtonoma de Querétaro, kie Esperanto-kursoj komenciĝis ekde marto de 2010.
Ekzistas nun grupo en kiu neniu membro estas pli ol 30-jara. La direktorino de la lingva fakultato invitis la prezidantinon de MEF kaj Martin Schäffer al renkontiĝo en la dua parto de decembro por priparoli la oficialan enkondukon de Esperanto:
ESPERANTO http://www.esperanto-mexico.org/eo/node/488;
ESPAÑOL http://www.esperanto-mexico.org/es/node/489;
Eblas ankaŭ rimarki, ke prezento de alia meksikia establejo, privata, ekzistas en Esperanto: la Teknologia Mezlernejo kaj de Superaj Studoj de Monterrey, Campus Querétaro.
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|