La 6-an de decembro la unua subtera trajno por la linio Okcidenta Insulo de Hongkong estis muntita en la Changchun-a Kompanio por Fervoja Veturilo sub la Ĉina Korporacio CNR. Ĝi estas la 1000-a subtera trajno memfabrikita de la kompanio ĉi-jare.
Kiel ĉina produktaĵo kun propra intelekta proprietaĵo la trajno atingis la plej altan internacian normon en fortikeco, servodaǔro, regado de bruo kaj fajro.