2010-12-09
La 7-an de decembro inaŭguriĝis la 7-a Monda Konferenco pri Altrapida Fervojo en Pekino. Tio estas la unua fojo, ke la Monda Konferenco pri Altrapida Fervojo okazis ekster Eŭropo.
Ĉi-foja konferenco estas organizita de la Ĉina Fervoja Ministerio kaj Internacia Fervoja Unio. Ĝi kun temo “Altrapida fervojo portas novan taskon de verda trafiko” enhavas en si 6 fakajn kunvenojn kaj 2 altnivelajn forumojn “Altrapida fervojo veturas al estonteco” kaj “Teknika pionira laboro de altrapida fervojo”, cele al pluapaŝa fortigo de interfluo kaj kunlaboro de la monda altrapida fervojo en teknikoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi |