2010-12-09
La 7-an de decembro Jiang Yu, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, diris responde demandon de raportisto, ke la Norvegia Nobel-Komitato donis ĉi-jaran premion pri paco al ĉina krimulo plenumanta kondamnon, tio estas publika subteno al kontraǔleĝa agado en Ĉinio kaj kruda interveno en ĉinan juran suverenecon. Tiu erara decido ne nur estas forte oponata de la ĉina popolo, sed ankaǔ neakceptata de plej multaj landoj subtenantaj justecon.
Ĝis nun pli ol 100 landoj kaj internaciaj organizoj klare montris sian subtenon al la ĉina starpunkto kontraǔ la Nobel-premio pri paco 2010. Tio plene pruvis, ke plej multaj landoj de la internacia socio ne akceptas eraran decidon de la Norvegia Nobel-Komitato.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|