Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Verdaj steloj en Erfurt
2010-12-09

    Klubanoj kaj amikaro de la Interkultura Centro Herzberg vizitis la faman kristnaskan bazaron en Erfurt kaj enrigardis la kafejon “Esperanto” en la urbocentro. Bedaŭrinde ĝi uzas nur la nomon sed ne ofertas siajn servojn en la internacia lingvo Esperanto. Ni transdonis al la kunlaborantoj Esperanto-flageton, varbilojn, informilojn pri Esperanto.

 

    La reston de la tago ni pasigis per urborigardado kaj per vagado inter la amaso de vendobudoj. Ni ĉiuj ĝuis la antaŭfestan atmosferon, la viglan urban vivon, la bele dekoraciitan ĉirkaŭaĵon. Ni ĝoje rimarkis la multajn verdajn stelojn, kiujn oni fiksis al lampoj en la tuta urbo (ĉu por saluti nian Esperanto-delegacion? Bonvolu rigardi la fotojn sube.

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 


Klubanoj ekveturas: aventuroj atendas ilin en Erfurt.

 


La urbo bele preparis sin por akcepti Esperanto-gastojn! 

 


Vizito al la Kafejo Esperanto 

 


Multaj steloj montras al ni la vojon al la kristnaska bazaro. 

 


Ankoraŭ mallonga “salto” kaj ni alvenos al la granda vendoplaco. 

 


Sceno kiel en fabeloj

 


Lumo, nia korea gasto, miras pri la granda nuksrompilo. 

 


Impone granda rado allogas vizitantojn. 

 


Indis viziti ĉion: katedralojn, vendobudojn. 

 


Spektu ilin en vespera lumo. 

 


Lumo kun Petro ĝojas: neniu klubano perdiĝis en la bazara tumulto. 

 


Ĝis revido bela urbo, bela tago! 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng