2010-12-10 Pasigu la jarŝanĝon en bona etoso, en la belega, saniga Harz-montaro! Havu bonan sanon dum la tuta jaro! La nova kaj alternativa jarfina kaj jarkomenca seminario SANO-1 okazos inter 28.12.2010 - 02.01.2011 en Herzberg/Sieber, kuracloko en la bela Harz-regiono, Germanio.
Vi spertos agrablan tempon en bona etoso en bela regiono. Cetere la partoprenkotizo vere malaltas. Bonvenon!
Jen la alloga programo.
-Vizito al la Monaĥejo Walkenried: interesa muzeo, ruinoj
- Naĝado, saŭnumado en termobanejo Gollee en Bad Lauterberg
- Migrado al la montarkabano "Grosser Knollen" (Granda Bulbo)
- Eta promeno tra la Esperanto-urbo kun vizito de la kastelo muzeo kaj kafeja vizito
- Silvestra festo (vespermanĝo en restoracio)
- Vintraj promenoj en la bela kuracloko Sieber kaj en la pitoreska Harz-regiono
- Informoj pri jogo (s-ino Barke)
- Kelkaj jogo-praktikadoj (sub gvido de s-ino Barke)
- Ĉu la vegetarana vivstilo estas sana? (Kurt Fischer)
- Kiel teni siajn dentojn sanaj dum la tuta vivo? (Kurt Fischer)
-Travivaĵoj en Afriko, grimpado sur Kilimanĝaro (Christof Krick)
- Kial mi estas vegetaranino? (Irmgard Schneider)
- Kreativeco kaj aktivado en la Esperanto-urbo Herzberg
- Kuracado en la Harz-montaro, "Die Harzreise" von Heinrich Heine (Tradukis: Peter Zilvar)
- Alternativaj temoj, ekz. "Alternativa aŭtomobilo", "Gazetara laboro kaj fotado", "Alternativoj por evoluigi la verdan soci(et)on" (Alfred Schubert)
- Juna muzikisto el Koreio ludos gitaron kaj kantos (eble kun ni)
- Ebla vizito al bierfarejo dependos de la entuta intereso kaj de la resttempo
- Esperanto-kurseto laŭ Cseh- kaj naturmetodoj (Sabine Trenner)
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Liu Zijia
|